XXIX.

Robert Kreuz — la Komerca Saĝo
Kolon' fortika de l' I-Co-Ko.
Eksidi seĝon de rokoko
Ja estus de li trokuraĝo.

En Liĥtenŝtejn', dum travojaĝo,
Pleniĝis per li ĉiu loko.
Robert Kreuz — la Komerca Saĝo,
Kolon' fortika de l' I-Co-Ko.

Ni dankas lin pro ĉiu paĝo
De la komerca esprim-stoko,
Kaj pro l' traduko de l' alvoko
De Nitti, pri la pacdomaĝo.

Robert Kreuz, la Komerca Saĝo.