XXXI.
Walter Lippmann — la Gramatiko,
Lumiga forto de l' Konklud'.
Problemojn ĝis la klara nud'
Malvestas li per la Logiko.
Instruas al ni ĝis radiko
Respondojn Lingvajn lia stud',
Walter Lippmann — la Gramatiko,
Lumiga forto de l' Konklud'.
Kaj lace pri la didaktiko
Por ĉarma poezia lud'
Li flugas pense al la Sud',
Al perloj de l' Tagore-liriko ...
Walter Lippmann — la Gramatiko.