XXXVI.

Karl Minor mortas por Logiko
Eĉ en plej eta sencnuanco.
Nin iam pro la asonanco
Disigis akra polemiko.

Kvankam mem emis li por piko,
Indignis li pri mia lanco.
Kairl Minor mortas por Logiko
Eĉ en plej eta sencnuanco.

Ni laŭdu lin pri stilistiko,
Pri Natan. Ŝerci estus ŝanco,
Sed ĝenas min la cirkonstanco:
l.i estas mia malamiko.

Kairl Minor mortas por Logiko.