XXXVII.

Morariu, juna, freŝa bruno,
La fervorulo transilvana
Vojaĝis el sub sun' rumana
Al sub malvarma sveda suno.

Altiras lia vigla juno
Kursanojn, kvazaŭ fort' galvana,
Morariu, juna, freŝa bruno,
La fervorulo transilvana.

Li nin ĝojigis per volumo
El la verkar' Sadovean-a,
Aparta stilo diafana
Fluas el lia lerta plumo,

Morariu, juna, freŝa bruno.