XLI.

Parvus Piscis harar' abunda,
Pie muzika voĉ' deklama,
Por bel' entuziasmo flama,
Tre bona koro, sent' profunda.

Pri veoj de l' homaro vunda
Granda kompat', karese ama,
Parvus Piscis harar' abunda,
Pie muzika voĉ' deklama.

Ĝis nun ne estis li fekunda,
Sed li promesas iĝi fama,
Mi fidas: naĝo ĝistiama
Ekŝanĝos sin je flug' hirunda ...

Parvus Piscis harar' abunda.