XLV.

Saussure, la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto.
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto,
La vortstrukturon lia Lens'.

Ascendis el vort-arba dens',
Kiel la av' al Blanka Monto,
Saussure, la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto.

Ne senmerita la incens'!
Al tre nebula horizonto
Pluiris li, sed post renkonto
La nia restis lia Pens'!

Saussure, la pura, klara Mens'.