XLVI.

Jan van Schoor simpla melodio
Ludata sur violonĉel'.
Korflamoj junaj, rev-miel',
Eĉ velke ĉarma iluzio.

Sencela dolĉa nostalgio,
Sopir' je grava bagatel',
Jan van Schoor simpla melodio
Ludata sur violonĉel'.

Kaj al ĉi milda idilio
De printemp-pluva akvarel'
Miksiĝas fortkolora bel'
De l' Pol-de-Monta poezio.

Jan van Schoor simpla melodio.