XLIX.

Petro Stojan kolektas, citas
En libregego, ĝis elĉerpo,
Kion la Esperanta Cerbo
Ekde Adamo el si ŝvitas.

De li birdnomojn ni profitas
Kaj la evorton por adverbo,
Petro Stojan kolektas, citas.
En libregego, ĝis elĉerpo,

La vortojn, kiuj parazitas,
Sarkadas kun severa erpo
Kaj rimojn donas al proverbo
Kiam la Muzoj lin vizitas,

Petro Stojan kolektas, citas...