LII.
Szilágyi — la maljuna avo
Kun blanka barbo ĝis la zono.
Fabelas tra la mikrofono
En sia muska groto-kavo.
Provizas nin per riĉa havo
De saĝa moral-leciono
Szilágyi — la maljuna avo
Kun blanka barbo ĝis la zono,
Kaj kiam en subita ravo
Li ŝiras barbon de l' mentono,
Li tradukegas po vagono
»El Hungarland'« kun lerta bravo.
Szilágyi — la maljuna avo.