LIV.

Waringhien vortsencojn fiksas,
Kolektas riĉajn sinonimojn,
Abundajn Zamenhof-esprimojn
(Ilin la SAT-vortar' ampleksas).

Malnovan ritmo-kodon fleksas
Por plivastigi striktajn limojn,
Waringhien vortsencojn fiksas,
Kolektas riĉajn sinonimojn.

Lertarte li en versoj miksas
Agordojn al la puraj rimoj.
Ĉu ne sekvindaj rimkutimoj?
Jes! Ankaŭ mi agordojn teksas:

Waringhien vortsencojn fiksas.