LVII.
Lidja Zamenhof, kor' fervora,
Vartanta patran sent-heredon,
Jen, serĉas sorĉan sav-rimedon
Por mond' amara kaj dolora.
Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la Bahaan kredon,
Lidja Zamenhof, kor' fervora,
Vartanta patran sent-heredon.
El sent' profunda, pens' valora,
En sino havas riĉan bedon,
El ili plektas florbukedon:
Novelojn kun enhav' trezora,
Lidja Zamenhof, kor' fervora.