LIX.Kalocsay, unika Nom',De l' versoj mastra suveren', Ardante brila fenomen De nia povra idiom'. Jen ŝtormas fajra vortciklon', Jen muĝas milda versorgen', Kalocsay, unika Nom', De versoj majstra suveren'. Se ravas lin printemp-arom', Se trafas lin la mond-ĉagren' Ekvibras lia kor-anten' En simfonia polikrom'... Kalocsay — unika Hom'! L. Totsche. |
LX.Kalocsay — mondvoĉa bardo,Reĝo de l' ritmo kaj de l' rimo, Vi levas tra la land' sen limo La verdajn faldojn de l' standardo. Versforĝu do kun ŝtala hardo, Leĝigu nin per artmaksimo, Kalocsay — mondvoĉa bardo, Reĝo de l' ritmo kaj de l' rimo. Profunde via ferigardo Penetris fundon de l' animo, Sed hele brilas, kun esprimo Fajra, profeta, via ardo... Kalocsay — mondvoĉa bardo. G. Waringhien. |