Persono sekvas post person En ĉi rondela kantfeston', Sed nur vivantoj! Kiuj pasis Sur la boato de Karon', Al tiuj eble iam, poste Mi riverencos per kanzon'. Sed ankaŭ inter la vivantoj Ne mankas krome homkolon, Al kiuj firme sin apogas La Esperanta bastion', Jes, certe ja, ankoraŭ estas Ne unu, tuta legion', Kiuj pretendi povus kanton Plenrajte kaj sen fanfaron', Do, al ĉi tiuj mi min turnas Kun ega peto de pardon', Bonvolu ili ne kondamni |
Min per severo de Drakon', Ĉar, ke pri ili mi ne kantis, Ne estas manko de impon', Nek estas peka forgesemo, Nek malbonvolo de fripon'. (Mi scias, ĉiuj ja meritus Donacon de juvela ŝton'), Sed, kanti ilin, la Pegazon Vane instigis mia spron', Ĉar mankis pli detala scio, Ĉar mankis la pli funda kon'. Bonvolu do, sen ĝen', protesti, Kaj servi per informo-don', Se sekvos la eldono dua, Volonte estos je dispon' Volonte ilin Kalocsay Ornamos per rondela kron'. |