La du versaj verkoj entenataj en ĉi tiu volumeto montras al la leganto la erotikan Goethe. Sed ĉi tiu erotiko puriĝas alta kaj nobla en la flamo de l' arto kaj amo. Pruduloj eble indignos: tio estas ilia profesio. Al la serĉanto de malpura erotiko ili malplaĉos; la libro ne avidas ilian plaĉon.

La ROMAJ ELEGIOJ estas la lirika frukto de la itala vojaĝo de Goethe. Ilia funda motivo, la amrilato en ili priskribita, estas la rilato inter li kaj Christiane Vulpius, kiun li poste, spite al ĉiuj societaj konvenaĵoj, prenis en sian domon kaj edzinigis al si: tio ĉi estas senduba, malgraŭ la ŝanĝo de loko, tempo, nomoj. Sed la koncepto, la atmosfero de la Elegioj: la volupta momento, la poezia konsekro de la am-ebrio estas itala travivaĵo. La antikva amvivo, mondrigardo, dio-mondo ekvivas muzike kaj plastike en la nova am-mito, kantata tie ĉi de Goethe en renaskita antikva metriko.

LA TAGLIBRO, skribita de Goethe en lia 61-a jaro, temas same pri Christiane Vulpius: ŝi estas la netrompebla amatino, al kiu li fine pure kaj trankvile rerapidas. Ĝi estas erotika poemo en la plej nobla kaj alta maniero, vere unu el la plej moralaj poemoj: apoteozo de la monogameco. Sed ĝi estas ankaŭ aŭdaca pro sia malkaŝa parolo. Goethe mem profunde sentis ĉi tiun aŭdacon kontraŭ la bagatelema, moderna moralo.

— Se la spirito kaj pli alta eduko estus komunaj trezoroj — li diris al Eckermann — la libero de la poeto estus senlima; li ĉiam povus paroli tute sincere kaj ne devus timi la plenan veron. Sed nun li estas devigata pripensi, ke lia libro venas en la manojn de miksita publiko, kaj li havas motivojn esti singarda, ke la plimulton de bravaj homoj li ja ne indignigu per tro malkaŝa parolo. Poste, mirinda afero estas la Tempo. Tirano ĝi estas, ĝi havas siajn kapricojn; al tio, kion iu diras aŭ faras, ĉiu jarcento faras alian mienon. Kio licis ĉe la malnovaj grekoj, tion al ni hodiaŭ »ne decas« elparoli, kaj pri kio bone amuziĝis la fortoŝvela samtempulo de Shakespeare, tion la hodiaŭa anglo ne povas elporti…
Eckermann rimarkis, ke ankaŭ la formo estas grava.

— Vi estas prava — respondis Goethe — en la diversaj poeziaj formoj kaŝiĝas misteraj efektoj. Se miajn Romajn Elegiojn oni tradukus en la tono kaj versformo de la Don Juan de Byron, ili estus ege maldecaj versoj…

*

Obeante la vortojn de la Majstro, mi tradukis la poemojn formfidele. El la dudek Romaj Elegioj mi donas nur dekkvin, la ellasitajn kvin mi preteris precipe pro la tre multaj klasikaj kaj mitologiaj aludoj, kiuj estus bezonintaj tro multe da klarigoj. La volumo parolas al plenkreskuloj, kaj al la veraj amantoj de poezio. Kiu sentas nerezisteblan emon al rigora indigno, tiu povas ĝin ŝpari, fermante tie ĉi la libreton.

K. K.

 

La bildojn de la libro desegnis Stefano Barta pentrartisto. El la libro 50 ekzempleroj estas presitaj sur arta kretpapero, binditaj en silko kaj signitaj per la propramana subskribo de la tradukinto