Romaj elegioj

Ŝtonoj, parolu al mi! ho parolu, vi altaj palacoj!
Stratoj, vorton nur! Ĉu vi silentas, Geni'?
Ĉie ja loĝas anim' en la sanktaj kolonoj kaj muroj,
Romo eterna! Al mi ĉio ĉi mutas ankor'.
Ho, kiu flustras al mi, en kiu fenestro videblas
Al mi la dolĉa figur' min freŝiganta per flam'?
Mi ne konjektas pri l' voj', kie ĉiam kaj ĉiam la karan
Tempon oferos mi for, ire al ŝi kaj de ŝi.
Templojn observas mi nun kaj palacojn, ruinojn, kolonojn,
Kiel la hom' de prudent' uzas vojaĝon por gajn'.
Sed tio baldaŭ ja for! Tiam estos preĝej' ununura,
Nur la preĝej' de Amor', kien mi iros, adept'!
Kvankam vi estas ja mond', ho Romo, sed tamen, sen amo
Mondo ne estus ja mond', Romo ne estus ja Rom'.

Kiun vi volas, laŭ plaĉ' respektu! Mi fine kaŝiĝis.
Belaj damoj, kaj vi, moŝtoj el monda elit',
Nur demandadu pri kuz' kaj onklo kaj aĝaj onklinoj,
Post la ligita parol' sekvu enue la lud'.
Ĉiuj ceteraj! bonfartu en cirkloj malgrandaj kaj grandaj,
Ofte portintaj min preskaŭ jam ĝis malesper'.
Nur ripetadu sen cel' politikajn publik-opiniojn,
Kiuj migranton sen fin' pelas tra l' tuta Eŭrop'.
Tiel pelsekvis post brit' vojaĝanta la kanto pri Malbrough,
Jen de Pariz' al Livorn', jen de Livorno al Rom',
Poste plu eĉ ĝis Napol', sed se estus velinta li Smirnon,
»Malbrough« akceptus ja lin, «Malbrough« havene la kant'!
Tiel mi devis ĝis nun ĉiupaŝe nur aŭdi kaj aŭdi
Jen la mallaŭdon pri pleb', jen la mallaŭdon pri reĝ'.
Sed vi ne trovos ja min nun baldaŭ en mia nesteto,
Kiun princeto Amor' donis al mi por azil'.
Kovras li min per flugil'! Mia Kara, kun Roma animo,
Tie ne timas kun zorg' pri l' furioza gallar'.
ŝi ne demandas pri fam' de novaĵoj, ŝi zorge spionas
Nur la dezirojn de l' vir', al kiu donis ŝi sin.
Kaj ŝi plezuras pri li: pri libera, fortika fremdulo,
Kiu fabelas pri mont', ligna domaro kaj neĝ'.
Ŝi partoprenas en flam', kiun en lia brusto ŝi metis,
Ĝojas ne zorgi pri or', kiel alia Roman'.
Estas pli bona la manĝ' kaj ne mankas la mono por vestoj,
Estas ja eĉ veturil' porti ŝin al la oper'.
Ĝojas filin' kaj patrin' pri la gasto veninta el nordo,
Kaj tiel regas barbar' bruston kaj korpon el Rom'.

Kun kia entuziasm' al ĉi grundo klasika mi ĝojas!
Laŭte parolas al mi, rave la Nun', la Pasint'!
Agas mi laŭ la konsil': foliumas plej diligente
Verkojn antikvajn la man', tage kun nova plezur'.
Sed dum noktoj Amor' min okupas alimaniere:
Estas duona instru', sed ja duobla feliĉ'!
Kaj, ĉu ne lernas mi do, se la dolĉajn formojn de l' brusto
Esploradante, la man' glitas malsupren al koks'?
Nun mi komprenas nur la marmoron; mi pensas, komparas,
Vidas palpante l' okul', palpas vidante la man'.
Do, se la Kara de mi kelk horojn rabas de l' tago,
Donas ŝi horojn de nokt' al mi por riĉa kompens'.
Kaj ne konstanta kisad', sed okazas eĉ saĝa parolo,
Kiam ŝi dronis en sonĝ', kuŝe mi pensas pri mult'.
Ofte jam en ŝia brak' mi poemis; batis la takton
De l' heksametra mezur' milde fingrante la man'
Sur ŝia dorso. Kaj dum ŝi spiradis en dolĉa dormeto,
Spir' ŝia ardis al mi ĝis la profundo de l' brust'.
Gardis Amor' pri la lamp' kaj pri tempoj meditis li, kiam
Same li estis en serv' de l' triumviroj de l' am'.

Gardis Amor' pri la lamp'…

Kara, ne pentu, ke vi al mi donis vin tiel rapide.
Kredu, mi pensas sen mok', sen malaltigo pri ni.
Pafas Amoro per sag' multspeca, la unuj fendetas,
Kaj de sekreta venen' jarojn malsanas la kor'.
Sed kun potenca flugil' kaj freŝe fajlita akraĵo
Traas aliaj ĝis cerb', faras tuj brulon en sang'.
En la heroa epok', kiam amis diinoj kaj dioj,
Sekvis rigardon dezir', sekvis deziron plezur'.
Kredas vi, ĉu, ke l' diin' de la Amo longege meditis,
Kiam ŝi sur Ida-mont' vidis Anhizon kun plaĉ'?
Kaj se ĉe l' bela dormant' hezitintus Luna pri l' kiso,
Lin la envia Aŭror' estus vekinta en hast'.
Hero en festa brueg' ekvidis Leandron kaj ĵetis
Arde sin tuj la amant' al la noktnigra ondar'.
Rea Silvia, virgin' reĝidina, aliris, por ĉerpi
Akvon, al bord' de Tiber' kaj ŝin ekkaptis la di'.
Tiel generis la filojn Mars'! La ĝemelojn lupino
Nutris per mamo, kaj Rom' iĝis reĝino de l' mond',

Povas vi min, kruelul' aflikti per tiaj paroloj!?
Tiel amaras ĉe vi krude la dir' de l' amant'!?
Se min akuzas popol', mi toleras, ĉar ĉu mi ne estas
Kulpa? nu jes! Sed, ho! Kulpas mi sole kun vi.
Montras ja al najbarin' envia ĉi vestoj sur korpo,
Ke la vidvino pri l' edz' ne plu ploradas en sol'.
Kaj ĉu vi sen singard' en lumo de l' luno ne venis
Ofte, kun nigra surtut', ronde nuktonda harar'?
Kaj ĉu ne prenis vi eĉ, por ŝerco, la maskon de pastro?
Temas pri ia prelat'? Nu, ĉi prelat' estas vi!
Ja ne kredeble en Rom' pastrara, sed tamen, mi ĵuras,
Pastro neniam dum viv' ĝojis al mia brakum'.
Povra mi estas, domaĝ'! kaj juna, min konas tentistoj,
Falconieri al mi ofte jam gapis je l' vang'.
Kaj kun ŝarĝita leter' fiperist' de Albani min logis
Jen al la Fontoj Kvar, jen al Ostia-haven'.
Kiu ne iris? Mi mem! ĉar mi ĉiam malamis la ŝtrumpojn
Same en ruĝa kolor', kiel en viola kolor'.
— Ĉiam ja fine la tromp' vin trafas, knabinoj — la patro
Diris ja, eĉ se l' patrin' pensis kun pli da facil'.
Tiel do fine la tromp' min trafis. Vi kun mi koleras
Certe el nura pretekst' por liberiĝi de mi.
Iru! Ne indas ja vi la virinojn, ho viroj. Infanojn
Portas ja ni sub la kor', kaj la fidelon en sin',
Sed ja vi, kun via fort' kaj deziro, samtempe forŝutas
Ankaŭ la amon de vi en la brakumoj sur lit'!«
Tiel la Kara al mi. Kaj de l' seĝ' la etulon ŝi levis,
Premis ĝin al sia brust', ŝvelis l' okuloj de larm'.
Kiel mi sidis en hont'! ke la Karan povis makuli
Antaŭ mi tiel la klaĉ' de l' malamika popol'.
Brilas ja nur por moment' malhele kaj fume la fajro,
Kiam subite kun ŝpruc' akvo verŝiĝas sur ĝin,
Sed ĝi puriĝas tuj, forpelas vaporojn nubumajn,
Flagras kun nova potenc' supren, brilante, la flam'!

Kara, se diras vi, ke al homoj, kiel infano
Ne tre vi plaĉis kaj vin vidis la panjo sen ŝat',
Ĝis vi al plena elkresk' evoluis silente — mi kredas.
Plaĉe imagas mi vin strange aparta infan'.
Mankas ja same la form' kaj koloro al floroj de l' vito,
Ravas en plena matur' homojn kaj diojn la ber'.

Lumas aŭtune la flam' de l' province afabla fajrujo,
Flagras ĝi krake, kun zum', supren el verga fasket'.
Ĉarmas ĝi en ĉi vesper' min duoble, ĉar antaŭ ol, karbe
Konsumiĝinte, la fask' falos al cindro kaj polv':
Venos la kara knabin', tiam flamos la vergoj kaj ŝtipoj,
Kaj varmiĝinte, la nokt' iĝos brilanta solen'.
Morgaŭ, en fru', diligente forlasos ŝi liton de l' amo,
Vekos denove ŝi tuj flamojn el sub la cindrar'.
Donis al la flatulin' ja Amoro donacon de l' povo:
Veki la ĝojon, ĵus cindre dronintan en sven'.

Ho, Aleksandro, Cezar', Frederiko, Henriko, la Grandaj,
Donus duonon de l' glor' certe volonte al mi
Interŝanĝe por nokt' ununura sur tiu ĉi lito,
Sed la povrulojn Hades' tenas severe en pov'.
Ĝoju do al la kuŝej' am-varma, ho homo vivanta,
Antaŭ ol ĉe pied' lavos vin froste la Stiks'.

Restas Amor' ja fripon'! kiu fidas lin, tiun li trompas.
Flate li venis al mi: »Laste min aŭdu kun fid'!
Bonon intencas mi nun; vi dediĉis la vivon kaj verkon
Tute al mia honor', jes, mi rekonas kun dank'.
Vidu, vin sekvis mi nun eĉ al Romo; volonte mi farus
En tiu fremdregion' ion por via plezur'.
Plendas ja ĉiu migrant' ke ne trovas li bonan regalon,
Nepras la bona regal' post rekomend' de Amor'.
Mire observas vi nun la antikvajn palacojn ruinajn,
Sanktajn lokojn de l' Urb' vi travagadas en pens'.
Kaj li honoras eĉ pli la valorajn restaĵojn de la arto.
Sed ĉe l' iama kreint' ĉiam vizitis ja mi!
Formis ĉi bildojn mi mem! Pardonu, ne fanfaronado!
Mem vi konfesas, ke nun pravas mi en ĉi parol'.
Sed nun neglektas vi min! Kie estas la belaj figuroj,
Kie la bril', la kolor', kie la trov' kaj invent'?
Ree komencus vi nun, ho amiko? La skolon de l' grekoj
Jaroj ne fermis ja for, estas aperta la pord'!
Junas eterne ja mi, l' instruanto, min plaĉas la juno
Kaj ne maljuna saĝum'! Freŝe! Komprenu do min!
Novis l' antikva epok', kiam tiuj feliĉaj vivadis,
Vivi feliĉe: en vi vivos l' antikva epok'!
Kie la ŝtofon por kant' vi ja prenos? Mi devas ĝin doni!
Scion pri l' alto de l' stil! donos al vi nur la am'!«
Tiel la ruza sofist'. Kiu kontraŭdirus? Domaĝe,
Estas jam mia kutim': agi laŭ estra ordon'.
Nun, perfide al vort' li sin tenas, li donas kant-ŝtofon,
Sed, kun la rabo de l' temp', rabo de l' forto kaj mens'.
Dolĉa rigardo, manprem', kaj kisoj kaj vortoj agrablaj,
Kaj rav-senca silab', jen, kiujn ŝanĝas am-par'.
Pepo fariĝas babil', la balbuto: dorlota parolo,
Himnoj sonoras ja for — sen prozodia mezur'.
Kaj vin, Aŭrora, mi konis ĝis nun amikino de l' Muzoj.
Sed, ĉu delogis eĉ vin jam la flirtema Amor'?
Nun vi ja ŝajnas al mi amikin' de Amoro, vi vekas
Min sur lia altar' ree por tago de fest'.
Trovas mi sur mia brust' harbuklojn plenajn, kapeto
Kuŝas premete sur brak' alfleksiĝanta ĉe l' kol'.
Kia ĝojiga vekiĝ'! ho, labori en horoj ripozaj
Pri l' monument' de l' plezur', kiu nin lulis al dorm'.
Sed — ŝi moviĝas en sonĝ' kaj sinkas al rando de l' lito
Forturnante sin, sed — restas la man' en la man'.
Ligas nin dolĉa inklin' kaj fidela sopiro por ĉiam,
Estas nur unu ŝanĝem': tajdo de l' amo-dezir'.
Eta ekpremo de l' man'…: la ĉielajn okulojn mi vidas
Ree apertaj! Ho ne! Lasu ripozi ĉe l' vid'!
Restu fermitaj! vi min ebriigas, konfuzas; tro frue
Fuĝos la milda plezur' pri via pura observ'.
Formoj! Ho, kia grand'! Kia nobla fleksiĝo de l' membroj,
Tian Ariadne dum dorm', Théseus, lasus vi for?
Nur unu kis' al ĉi buŝ'! Ho Théseus! Kuru, rifuĝu!
Vidu l' okulojn! — Vekiĝ'! — Restos eterna la ĉen'!

Knab', eklumigu al mi! « »Sed ankoraŭ ja lume! Domaĝe
Estus pri l' meĉ' kaj ole'! Lasu la ŝutrojn, sinjor'!
Nur post domoj la sun' malaperis, ne post la montaro,
Pasos pli ol duonhor' ĝis la vespersonoril'.«
»Iru, vi malfeliĉul' kaj obeu! Ja ŝin mi atendas!
Dume, konsolu min, lamp', dolĉa heroldo de l' nokt'!

… sola atendis mi vin…

Al malproksima Brituj', mi ne sekvus Cezaron! Prefere
Trenus min Florus kun si al ĉiu stratkuirej'.
Ĉar ja pli naŭzas min la funebraj nebuloj de l' pordo,
Ol ĉiu pula popol' vigle svarmanta en sud'.
Kaj eĉ pli bele de nun mi salutas vin, kara drinkejo,
Aŭ, osteria, laŭ vort' lerte uzata en Rom',
Ĉar vi ĵus montris al mi la Amatan, sekvatan del' onklo
Ofte trompata de ŝi por mia kaj ŝia bon'.
En samlanda grupet' mi sidadis ĉi tie ĉe tablo,
ŝi, apud sia patrin', transe serĉadis pri lok',
Benkon ŝovadis ŝi plu, kaj ŝi sciis lerte aranĝi,
Ke l' profilet' kaj la nuk' montris sin tute al mi.
Laŭta ŝi estis, pli ol Romaninoj kutimas, enverĉis
Dume rigardis ĉi, min, do ŝi maltrafis pri l' glas'.
Fluis tra l' tablo la vin' kaj per sia ĉarma fingreto
Cirklojn malsekajn ŝi nun tiris tra l' lignotabul'.
Plektis ŝi al mia nom' sian nomon. Ke ŝian fingreton
Glutis mi per la rigard', tion rimarkis ja ŝi.
Tiris ŝi kun rapidec' nun la signon de l' Kvino Romana,
Sekvis antaŭe streket'. Tuj, kiam vidis mi jam,
Tiris ŝi rondon post rond' por forviŝi literojn, ciferojn,
Sed jam en mia rigard' stampis sin pompe la Kvar'!
Muta mi restis en sid' kaj mi mordis la lipojn ĝis vundo,
Parte el ruz' kaj plezur', parte el brula dezir'.
Ho, kiel longe ĝis nokt'! kaj eĉ plu! kvar horojn atendi!
Kaj vi malfruas, ho sun', ĝuas vi vidon de Rom'.
Pli grandiozan, ho sun', ja neniam vi vidis kaj vidos,
Kiel promesis en rav' via ĉefpastro, Horac'.
Tamen, hodiaŭ ne plu ja restadu kaj de l' sep montetoj
Turnu sin via rigard' kun pli volonta rapid'.
Ho, pro favor' al poet' mallongigu la horojn superbajn,
Kiujn avide, en rav' ĝuas pentrista rigard'.
Arde, rapide ankor' ekrigardu pri l' altaj fasadoj,
Pri obelisko, kupol', ĉiu kolono de l' Urb',
Poste, jam dronu en mar', por morgaŭ matene revidi,
Kion jarcentoj al vi donis por dia plezur':
Tiujn humidajn, de kan' longege kovritajn du bordojn,
Montojn kun milda dekliv', nigrajn de arb' kaj arbust'.
Vidis vi en la komenc' nur kelkajn kabanojn, sed foje
Ĉion vivigis popol': svarma, feliĉa rabgent',
Ĉion al tiu ĉi lok' ĝi kuntrenis poste; apenaŭ
Restis cetere la mond' inda je via rigard'.
Vidis vi mondon en ĝerm' kaj vi vidis ĝin poste ruinan,
Ĝermis re el la ruin' preskaŭ pli grande ĉi mond'.
Por ke mi, en via bril' ĝin longe ankoraŭ rigardu,
ŝpinu ja saĝe la Parc' longe sur mia faden'.
Ho, sed alvenas ĝi jam: tiu bela, fiksita horeto,
Rav'! ĉu mi aŭdas jam ĝin? Ne, sed mi aŭdas jam Tri!
Karaj Muzoj, do vi ree trompis la longon de l' tempo,
Kiu disigas nun min de kara knabin'.
Muzoj, adiaŭ, Mi jam rapidegas, sen tim' vin ofendi,
Eĉ vi, fieraj, sen dub' cedas al rang' de Amor!

Kial al vitĝarden' vi ne venis hieraŭ, karulo?
Tie, laŭ mia promes', sola atendis mi vin.«
»Kara, enestis mi jam, sed ekvidis, feliĉe la onklon,
Klini sin al kaj re, dum laborado, ĉe l' vit',
ŝtele rifuĝis mi for.« »Ho, kia eraro vin trafis!
Estis ja birdtimigil', kiu timigis vin for.
Vigle ĝin faris ni el malnovaj ĉifonoj kaj kanoj,
Vigle kunhelpis mi mem, por mia propra malbon'.«
Jen do — dezir' de l' onklet'! Ĝi forpelis la birdon malbonan,
Kiu priŝtelas lin pri l' ĝardenet' kaj nepin'.

Pluraj sonoj al mi malagrablas, sed plej abomene
Tedas min bojo de hund', ŝiras ĝi en la orel'!
Estas sola hundet', kies bojon mi aŭdas kun ĝojo,
Jes, min ĝojigas per boj' hundo de mia najbar'.
Ĉar ĝi je mia knabin' ekbojis, kiam ŝi kaŝe
Foje ŝteliĝis al mi: preskaŭ perfidis ĝi nin.
Nun, se ekbojas ĉi hund', mi ekpensas ĉiam: ŝi venas,
Aŭ mi pensadas pri l' temp', kiam ŝi venis al mi.

Tedas min unu afer' pli ol ĉio; alia afero
Estas al mi abomen'! Por ĉiufibra ribel'
Pelas min eĉ ĝia pens'! Mi konfesas al vi, ho amikoj:
Estas tedega al mi nokte la lito en sol'.
Sed abomene: sur voj' de la amo kaj inter la rozoj
Timi de pik' de serpent' kaj de insida venen'.
Kiam, ĉe l' rava moment' de la amo sindona, al kapo
Dolĉe sinkanta en lac', venas flustrante la zorg'.
Tial feliĉas mi kun Faŭstina! ŝi ĝoje dividas
Liton kun mi; per fidel' pagas ŝi por la fidel'.
Amas rapida junec' la ravantajn malhelpojn; mi amas
Ĝui en longa komfort' pri la sekura bonaĵ'.
Ho, kia granda plezur': interŝanĝi la kisojn sekurajn,
Verŝe de buŝo al buŝ' suĉi el spiro kaj viv'!
Tiel ĝojigas ni nin dum longaj noktoj, aŭskultas,
Brusto ĉe l' brusto pri l' vent' kaj pri la tondro kaj pluv'.
Tiel alvenas krepusk' de mateno; kaj portas la horoj
Novajn florojn al ni, tagon ornamas por fest'.
Lasu, Kviritoj, al mi ĉi feliĉon, kaj per ĉi plejplejo
El ĉiuj bonoj de l' mond', benu abunde vin Di'.

… preskaŭ perfidis ĝi min.

Viron ornamas la fort' kaj la gaja, libera animo!
Preskaŭ ornamas eĉ pli lin la profunda diskret'!
Ho, vi, urbkonkerantin', silentemo! Reĝin' de popoloj!
Kara diin', kiu min gvidis sekure tra l' viv'!
Kia do trafis min sort'! Jen solvas ŝerce la Muzo,
Solvas Amor', ĉi fripon', buŝon fermitan al mi.
Malfacilege jam nun forkaŝi la honton de reĝoj!
Kaŝas ja plu nek la kron', nek la frigia ĉapet'
Longajn orelojn de l' reĝ', ilin vidas jam ĉiu servisto,
Sidas angore sur brust' al li la prema sekret'.
Li ĝin enfosus en ter', por ke iom li sin senpezigu,
Sed ja pri tia sekret' gardi ne volas la ter',
Tie ekkreskas la kan' kaj susuras kaj flustras en vento:
Midas, Midas, la reĝ', pompas kun longa orel'!
Ho, eĉ pli peze por mi nun gardadi pri l' bela sekreto,
Ĉar la plenpleno de l' kor' volas ekfonti sur lip'.
Ĉu amikinon pri ĝi mi konfidu? ŝi eble riproĉos.
Aŭ, la amikon? Per li eble min trafos danĝer'.
Diri ĉi ravon al bosk', al eĥantaj rokoj — mi estas
Jam ne sufiĉe junul', kaj ne sufiĉe solul'.
Ho, heksametro, kaj vi, pentametro, al vi mi konfidas,
Kiel ŝi ravas dum tag' kaj feliĉigas dum nokt'!
Ŝi, kiu en vir-tent' evitadas la retojn, metatajn
De l' kuraĝuloj sen hont', kaj de ruzuloj en kaŝ'.
Saĝe kaj nete ŝi nur preterglitas, kaj konas la vojojn,
Kie avida amat' certe atendas je ŝi.
Fuĝu, ho Luna, ĉe l' ven', ke l' najbaro ne vidu ŝin voje,
Zumu, zefiro, en bosk', paŝojn ne aŭdu orel'!
Kaj vi ekkresku do nun kaj ekfloru, ho kantoj amataj,
Flustru mallaŭte en flirt' laŭ la lulado de l' vent'.
Poste, sciigu je l' fin', kiel tiuj kanoj klaĉemaj,
Romon pri l' dolĉa sekret' de l' feliĉega am-par'!