La Taglibro

… aliam tenui, sed iam quum gaudia adirem
Admonuit, dominae deseruitque Venus.
Tibullus I. 5.

Ni ofte aŭdas, kaj finfine kredas,
Ke nesondebla estas la homsino,
Kaj kiel ajn ni turnas, volvas, knedas,
Pagan', kristan' pekemas laŭ inklino.
Pli bone do, se ni manpreme cedas,
Ne rigorante tro pri la doktrino.
Ja, eĉ se tentas la demon' por flirto,
Ekagas io — por la sav' de l' Virto.

De Kara, kiel ofte, por akcelo
De mond-aferoj, longe mi foriris,
Sed venis al la kap' nur ŝia belo,
Kiom ajn mi lernadis kaj akiris.
Kaj, kiel nokte stelas sin ĉielo,
La fora am' memorfajrere brilis:
Sub plumo iĝis ĉiu tag-okazo
Komparo pri ŝi en dolĉvorta frazo.

Mi rerapidis. La kaleŝ' ekkrakis.
Prokraston noktan la difekt' promesis.
Hejmen ruliĝi mi jam min imagis,
Kaj nun — labor' kaj pacienc' necesis.
Forĝiston, radfariston mi atakis:
Ili martelis, eĉ respondi ĉesis.
Metioj havas sian kapriceton.
Nu, kion? Grumbli, ĝisatendi preton!

Do — resti. Stelo de l' proksima ŝildo
Min vokis. ŝajne la loĝej' afablis.
Knabino venis, rare bela bildo,
Kaj eklumigis. Ĉio tuj agrablis.
ŝtupar', verando logis min per mildo,
Ĉambretoj ege ĉarmi min kapablis,
Pekeman homon, ŝveban en libero,
Ekŝpinas kaj enretas tuj la Belo.

Sidiĝis mi; por noti ĉion klare,
Leterojn kaj Taglibron nun mi prenis,
Kiel — al mi kaj al ŝi ĝojprepare —
Kutimis mi, se l' mond' en dormo svenis,
Sed, strange, vortoj fluis nur avare,
Ĉiun detalon citi nun ne venis.
Enpaŝis la knabin' kun vespermanĝo,
Salutis digne, lertis pril' aranĝo.

Ŝi venis, iris, vorto vorton ŝanĝis,
Post ĉiu vort' mi plian ĉarmon spertis,
Dum la kokinon nete ŝi distranĉis
Per man' kaj brak' ŝi lertis kaj pli lertis,
Ke l' stulta Aĵ' ribelon nun aranĝis,
Kaj la prudenton pli kaj pli mi perdis,
Mi seĝrenverse saltas, ŝin altiras,
L' infano bela — »Lasu, lasu!« — diras.

L' onklino, drak' maljuna, gardostaras,
Ĉiun minuton mian kalkultenas,
Pripensas, kion mi ĉi supre faras,
Se mi malfruas, tuj la vergon prenas,
Sed se la pordon ŝlose vi ne baras,
La noktomezo al ni ja bonvenas.«
El mia brak' ŝi vigle sin fortiras,
Rapidas for, nur servi ŝi reiras.

Nu, kaj rigardi! Ĉiu okulĵeto
Ĉielpromeson antaŭ mi disvolvis,
Ĝemspiron ne repremis la korseto,
Ĝi bruston ŝian eĉ pli pompe volbis,
Mi vidis: ĉe l' oreloj, kol', nuketo,
Amflor' de fuĝa ruĝo sin dissolvis,
Ŝi iris for, farinte ĉion prete,
Iris, rigardis, iris hezitete.


Iris, rigardis, iris hezite.

La domon, stratojn jam noktmez' vizitis.
Atendis larĝe min sternaĵo lita,
Ĉioprepara amo min incitis
Plej etan lokon preni okupita.
Dum la kandelon blovi mi hezitis,
Mi aŭdas veni ŝin kun paŝo glita,
La svelton ĝuas mi avidrigarde,
ŝi al mi falas, mi ŝin kaptas arde.

Ŝi min reŝovas: »Nur parol' minuta,
Por ke mi min ne donu tute fremde.
La ŝajn' akuzas min. Mi estis kruda,
La virojn ĉiam spitis mi defende,
La urb', la ĉirkaŭaĵ' min nomas pruda,
Sed jen, la, kor' sin turnas senatende.
Vi venkis min, do vin ne lasu tedi,
Mi vidis, amas, ĵuris vin posedi.

Kredu, mi estas pura de vir-tuŝo,
Se ne, mi dirus kun sincer' senpoza.«
Al mia brust' premiĝas ŝi en kuŝo,
Kvazaŭ nur tie iĝus ŝi ripoza,
Mi kisas ŝin je l' frunt'; okuloj, buŝo,
Sed ho, en stato pli kaj pli kurioza,
Ĉar, kio ludi ĉiam fajre iris,
Kapkline nun malvarmas, sin retiris.

Vort' milda, kiso ŝajne ŝin sufiĉas,
Kvazaŭ sopirus ŝi nur ĉi mielon,
Kun kia ĉasta ced' ŝi amdediĉas
Sindonan korpon, dolĉan formoŝvelon,
Raviĝas, ĝojas, poste kvietiĝas,
Kvazaŭ jam tute atinginte celon.
Mi ankaŭ, kuŝas, ĝuas ŝian vidon,
Havante pri la Majstr' ankoraŭ fidon.

Sed, dum pri l' sorto mi meditis morne,
Mil damnoj bolis en la kor' ribela,
Mi min insultis, min priridis dorne,
Nenio helpis kontraŭ l' sven' kruela.
Jen dormis ŝi, pli bele ol maldorme,
Kun longa meĉ' krepuskis flam' kandela,
La taglaboron, junajn penojn bene
Sekvas la dorm', neniam tro fruvene.

Kiel en propra lito, kun komforto
Ŝi kuŝis en ĉiela pozicio,
Kaj, preme ĉe la mur', sub infertordo,
La vir', al kiu cedus ŝi en ĉio,
Tiel, jam ĉe la font', pro serpentmordo,
Falas migrant', en soifagonio.
En milda sonĝo dolĉe ŝi spirĝemas,
Por ŝin ne veki, spiron li repremas.

Trafita de fatal', nur el rakonto
Konita, diras li: »Nun scias vi jam,
Kial krucsignas sin la edziĝonto
Por peli for la sorĉon mismagian.
Prefere hakilpluvo, ol ĉi honto!
Ne tiel estis antaŭ jaroj, kiam
Unue ravis vin la Sinjorino
En danc-salon', ĉe pompa ilumino.

Tiam la sensoj ŝvelis, koro bolis,
La tuta hom' de ravo vibre plenis,
ŝin, dum en danc' rapida vi fervoris,
Apenaŭ brakoj, kaj jam brusto tenis,
ŝin kvazaŭ de vi mem vi gajni volis,
Centoblis ĉio, kio por ŝi penis,
Ĉiu vivforto sprita kaj spirita,
Kaj, pli ol ĉiuj, tiu Majstro spita.


Sen hont' ni estis subit-entreprenaj…

Kaj kreskis plu sopiro kaj inklino.
Jam gefianĉis ni en fru' de l' jaro.
Maj-flor' plej bela: mem la fianĉino,
Ho, ardis por plezur' la juna paro!
Kaj ŝin gvidinte al preĝej' je l' fino,
Konfesas mi, ĉe pastro kaj altaro,
Sub via kruc' funebra, sanga Krista,
Pardonu, Di', — moviĝis la Servisto.

Kaj, vi, nuptnoktaj, riĉaj litdrapiroj.
Kusenoj larĝaj, ŝvela plumremburo,
Tapiŝoj, kiuj nin per silkflugiloj
Dum amaj luktoj kovris kun susuro,
Kaĝbirdoj, kiuj vekis nin per triloj
Neniam tro frutempe por plezuro!
Vi vidis nin sub via ŝirmo paca,
ŝin danke helpa, min neniam laca.

Kaj kiel ofte ĝuis ni, senĝenaj,
Edzrajtojn sanktajn konkubmaniere!
En riĉaj herboj, kanoj ĉirkaŭprenaj,
Strangloke, kie riskis mi fiere.
Sen hont' ni estis subit-entreprenaj,
Min ĉiam servis brava Bub' sincere.
Sed nun, mi vane vekas ĉi friponon,
Li de la mastro rabas belan bonon.

Sed majstra Bub' kapricas. Sen atento
La grumblojn kaj ordonojn li ricevas.
Subite — jen li; tute en silento
Kun sia tuta pomp' li sin eklevas.
Al la migrant' nun eblas jam kontento,
Ĉe l' font' soife nokti li ne devas.
Li klinas sin, por kisi ĝin dum kuŝo,
Sed haltas, tamen, kvazaŭ pro repuŝo.

Kiu la forton ŝtale ja rehardis,
Se ne la Bild' eterne al li kara?
Kun kiu li en junplezuroj ardis,
De tiu brilas fajro freŝofara.
Se l' svenon turmentite li rigardis,
Nun la fortulon trafas ĝeno bara,
Kaj de l' sorĉrondo dolĉa, timŝancele,
Li tremas for, singarde, ŝtele, ŝtele.

Sidiĝas, skribas: Voje al hejmkorto,
Min la last' horoj volis de vi digi,
Sed, en plej stranga lok', kun freŝa forto
Mi povis mian koron al vi ligi.
Ĉe l' fin' vi trovos, kun sekreta vorto:
Sanulon povas nur malsan certigi.
Vi multon bonan en ĉi libro trovos,
Sed la plej bonan skribi mi ne povos.

Ekkrias kok'. Tuj la knabin' forŝovas
Kovrilon, vigle per korset' sin vestas,
Kaj dum ŝi tiel strange sin retrovas,
L' okulmallevo pri konfuz' atestas.
Ŝi iras — laste li ĝin vidi povas,
En la okul' la belaj membroj restas.
Poŝtkorno! Kaj li en kaleŝ' eksidis,
Al amatin' trankvile forrapidis.

Sed, ĉar post ĉia verk', en lasta paĝo,
Oni pretendas la moralsentencon,
Laŭ ĉi kutim' ŝatata, mi, por plaĉo,
Volonte donas la poemtendencon.
Ni ofte stumblas dum la viv-vojaĝo,
Tamen, du povoj havas nur potencon
Pri l' hominstinkt', en farsa vivo-dramo…
Multe la Dev', senfine pli la Amo!



Sidiĝas, skribas…