I. BLAZONOJ DE LA MANO

Al l' avida krio la korsaĵo cedas:
tuj fingretoj predas, knedas kaj posedas
tiun varman riĉon de la lakta globo
kiu viran manon por etern' obsedas.

Ha, l' unua tuŝo de la man' revata!
La timemaj serĉoj, prova prem' privata,
kaj, dum kor' batbatas je angor' delice,
de l' tremantaj fingroj interplekto svata!

Man', konsolo lasta post forlasoj, trompoj!
Tendo de l' vagantoj, Providenc' de l' trampoj!
kiu en soleco vidva vivamarojn
scias forbenadi per nur fingrotrempoj!