XVIII

Monatoj de eterna ebrieto!
Soif' eterna kaj eterna sorb'.
Ni sentis nur en karna kroĉ' de korp'
La vivon, krome estis nur vegeto.

Kiel altiras feron la magneto,
Tiel altiris al la fea bord'
Kompason mian via arda Nord'
Por la plej dolĉa speco de dueto.

La dolĉan fortikaĵon per sieĝo
Mi prenis kampe, inter timian',
Sur fojno, nuda tero kaj en neĝo,

Malantaŭ pordo kaj post la ekran',
En lito kaj sur sofo kaj sur seĝo,
Kaj sur tapiŝo sub fortepian'.