XIX

Jam for la rob'! Sed pril' ĉemizo, Kara,
Mi helpos vin. Sed malrapide nur!
Ke mi karesu dume tra l' velur'
Malkovriĝinta, diafane klara.

De l' marmorŝultroj blanko senkompara
Ekbrilas nun en senmakula pur',
Kaj sekvas, plu, sub milda hontpurpur'
La brusto. Nun, nun, sekvas rozo para

Sur neĝmontetoj. Kaj la dolĉa valo.
Ho, plu, ho plu! Sub sento de mistik'
Ektremas mi, ĉar jen, el la vualo

Malkovras sin, kaj kiel la kalik'
De Gral' al la scianta Parsifalo
Aperas via sorĉa umbilik'.