XXII

Ho ne koleru, ke mi vin privensas
En la baraktoj de l' volupta sven',
Ĝi estas sankta don' kaj sankta pren',
La vera am' neniam ja perversas.

Kaj ĝiaj vojoj kiel ajn diversas,
Ĝi estas la plej alta tera ben',
Se ĝi nin portas en torenta tren',
Ja ĉiujn homrezonojn ĝi renversas.

Ni amas nin kun amo arde pia,
Do per nenia ago misas ni,
Kaj por mi sanktas ĉiu parto via,

Kaj ĉiujn kun adoro kisas mi,
Kaj por mi estas vazo ambrozia
La lok', per kiu, Kara, pisas vi.