XXXIV

Petrarca kun sopiro senkonsola,
Dante admire kaj Camões kun ĝem',
Spenser fesonĝe, Ronsard kun logem'
sonoris per soneto dolĉparola.

Kaj multaj, multaj, kun flutsono mola
kunplektis dekkvar versojn je poem',
sed nur flankumis ĉirkaŭ l' vera tem',
kiel la kato ĉirkaŭ l' kaĉo bola.

La versoj kantis pri la am' spirita.
Sed se l' virinanim' per rava ŝel'
de varma korp' ne estus envolvita,

se ĉe la zon' finiĝus la anĝel',
ĉu kantoj sonus? Ne! La sekva, spita
sonet' parolos pri la vera cel':