XLVI

Se la sopiro niajn korpojn spronis,
nenio povis esti por ni bar'.
Sur pluva kamp', en subombrela star',
la Bubon mi per via ringo zonis.

Kaj kio eble ĉion kroman kronis,
kiel plezurvojaĝa nupta par'
ni gluis nin eĉ naĝe en la mar':
dum la ekstaz' apenaŭ ni ne dronis.

Sidante trajnon kaj aŭtomobilon,
banante nin en kuvo kaj river',
ni de l' volupto faris sorĉan spilon,

ni faris ĝin sur akvo kaj sur ter'
domaĝe, ke ne havis ni flugilon
por fari ĝin libele, en aer'!