XLVII

Hejmenirante pordon mi malfermis.
Jen, sidis kaj en pensoj dronis vi,
distritan, revan kison donis vi,
en la mieno plor' kaj rid' alternis.

Vin mildperforte sur kanap' mi sternis,
la trajtojn longe prispionis mi.
Vi diris: "Paĉjo!". Nun rekonis mi,
ke mia sem' sub via kor' ekĝermis.

Ho, mi vin kisis, kisis sur kanap',
mi vin alpremis en brakumo muta,
kaj jen la Bub' englitis! Ĝia kap'

baraktis en vi kun ekbat' saluta.
La ĝerma id', pro l' dura dorsofrap',
tre certe grumblis pri la patro bruta,