XLIX

Eble milfoje sentis ni sangbolon,
dum en ardglua kuŝ' apudis ni,
milfoje al la korpoj trudis ni:
adori per ofer' la am-Idolon.

Kaj ĉiun ardan, artan am-petolon
senlace, amdonace ludis ni,
fervore provis kaj elstudis ni
en ĉiu poz' la tutan aman skolon.

Sed ĉiam kun la sama intensiv'
nin la momento de l' Ekstaz' perfortas,
kaj kiam per nerezistebla driv'

nin flamrivero de Volupto portas,
dum tiu ĉi centobliĝinta viv'
stertore ni ekĝemas: "Ve, mi mortas!"