LII

Animon vian kisas mi en pia
adoro kaj en idilia ĉarm',
kaj en la milda kaj feliĉa larm'
pri la enkorpa animeto tria.

Sed pri ĉi tio kantu kant' alia;
ĉi tiu kantis pri la kroĉa karn',
anten' mistera, kies sorĉa varm'
animon mian ligas al la via.

L' animoj, kiuj sole kisojn sendas
trans korpajn murojn, kiel la kaptit',
se tra l' envia muro breĉon fendas

Martelo de la Am' kun sankta spit',
sin trovas kaj sin fandas kaj flugpendas
en sino de mistera Pra-spirit'!