VII. BLAZONOJ DE LA KACO

Gabriel'! ĉi bebon vartu via graco,
ĉar la ruĝiĝantan panjon li sen laco
nude salutadas per leviĝ' naiva
de la lilipura sed aŭgura kaco!

Al Georg' ĉi tiu estas konsekroto,
kiu esplorsondas groton Plu post groto,
la vilplenajn hidrojn fendi ĉiam preta
per staranta lanco sur potenca skroto!

Flagon de l' Gracioj devos li malhisi
baldaŭ, jam vidante sian barkon ĝisi
tiun nigran vintron de la vira vivo,
kiam l' ora sceptro servas jam nur pisi...