Jen la sonetoj! Sovaĝruĝa ciklo
por vi, por mi. Trinkaĵo de Sopir'.
Kirlita, kiel sorĉa eliksir',
en via arda kaj balzama Tiglo.

Ĝi estu por ni dum junaĝa viglo
instiga, ĉiam freŝa am—inspir',
dum maljunaĝo — dolĉmemora mir',
kelkfoje eble eĉ resorĉa tiklo.

Kaj kiam sube kuŝos ni senkante,
kaj sen la donoj de l' diin' de Cipro,
ĝin legos juna paro, ektremante

de ĝia arda, eltranstomba vibro,
kaj, ekbrulinte, laŭ la vers' de Dante,
"Ĉi tage jam ne legos plu de l' Libro".