Abundaj motoj

La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon, same ankaŭ la edzino al sia edzo... Ne senigu vin unu de l' alia...

Sta Paŭlo I. Kor. 7: 3-5


Se vi pariĝas, faru tion kun la profunda sento pri la tuta grandiozo de la ago, kiun vi plenumas. Donu vin plene kaj tute al tiu ĉi ago, metu en ĝin vian animon kaj la spiriton same, kiel la korpon.

Omer Haleby: El Ktab


Premu min sigele al la kor', sigele al la brako nuda,
Ĉar la amo estas forta, kiel mort' kaj kiel tombo, kruda.

Reĝo Salomono (Kalocsay):
Ŝir Haŝirim


Ami, ĉi tio estas: havi plezuron pri vidi, tuŝi, senti per ĉiuj sensoj kaj kiel eble plej proksime estaĵon amatan kaj nin amantan.

Stendhal: De l' Amour. I. 2


Nenio pli ravas, se oni amas, ol doni, ĉiam doni, ĉion, ĉion, la vivon, la pensojn, la korpon, ĉion, kion oni havas, kaj senti, ke oni donas, kaj ĉion riski je !a ludo, por doni ĉiam ankoraŭ pli kaj pli multe.

Guy de Maupassant


Kio estas kiso? Ĉu ne eble arda deziro: enspiri parteton de l' estaĵo amata?

Giacomo Casanova: La Filosofia dell' Amore


      Ni solaj; iun tagon legis pri la
Sekreta am' de Lancelot'. Suspektis
Nenion ni en la duop' trankvila.

      Kaj li rigardojn ofte interplektis
Dum lego; palis jam vizaĝo nia,
Sed jen la loko; kiu nin infektis:

      Kiam ni legis pri l' ridet' magia
De l' kisdezir', pri ĝia dolĉa vibro,
Li, por eterne jam kunulo mia,

      Buŝkisis min kun trem' en ĉiu fibro.
Galeotto iĝis libro kaj aŭtoro.
Ĉi tage ni ne legis plu de l' libro.

Dante (Kalocsay):
Infero: Paolo kaj Francesca



Ho, nuptonoktaj, riĉaj litdrapiroj,
Kusenoj larĝaj; ŝvela plumremburo,
Tapiŝoj, kiuj nin per silkflugiloj
Dum amaj luktoj kovris kun susuro,
Kaĝbirdoj, kiuj vekis nin per triloj
Neniam tro frutempe por plezuro,
Vi vidis nin sub via ŝirmo paca,
Ŝin danke helpa, min neniam laca.

Goethe (Kalocsay): La Taglibro


Nenion ama flamo
Rifuzas al la amo.
Amanto pri l' estaĵ' amata
Neniam povas esti sata.

Codex amoris (Provence, XII. jarcento)


La nuancojn de la amplezuro lerte kompreni, perfektigi, doni al ili novan stilon kaj apartan esprimmanieron: jen la nupta genio. Inter du homoj, kiuj sin ne amas, ĉi tiu genio signifas malĉastecon, sed amdorlotoj devenantaj el amo neniam povas esti malĉastaj.
La plej ĉasta edzino povas esti ankaŭ la plej lasciva.

Balzac


Vestojn for, karulin', ke la nudan korpon al nuda
Korpo alĉenu brakum' en la plej arda proksim',
Inter nin plu nenio! ĉar ŝajnas por mi ja muro
Semiramida nun eĉ plej diafana vual'.
Brust' al brusto kaj buŝ' al buŝo gluiĝu.
Ceteron Kaŝu sekreta silent': abomeninda la klaĉ'!

Paulos Silentarios


Fifi vekiĝis frue, ĉar per du kisoj vi
Ĵus min matensalutis. La kara kanari'
Ekpepis, poste kapon remetis sub flugilon,
Silentigante ree la ĉarman kantotrilon.
Nun viajn ŝmacajn kisojn ekreciprokis mi
Per kisoj ĉievagaj, kiujn dislokis mi
De viaj piedplandoj, ĝis viaj haroj brunaj,
Haltante sur stacioj blankbrilaj kaj ombrumaj.
Ridige, dolĉa ludo! (ĉar ride kuŝis vi).
Subite inter viajn genuojn puŝis mi
La miajn, tutapeze, klinante min kistrude,
Mi estis bruta, sed ja vi ne indignis prude,
Ĉar dankis min okuloj nebulaj de malsek'
Kaj jen, la kara Fifi, nun en kompleta vek',
La ĉarma kunuleto, kiel gajuloj bonaj,
Kiujn ne enviigas feliĉo de l' konat',
Salutis mian venkon per salvoj trilosonaj,
Ĉielen saltis ĝia koreto kun ĝojbat'.

Ĝi dancis, kokfiere, kiel la knabo strata,
Se pri l' venkinto glora kun salt' aklamas li,
Kaj la aŭror' sur nia fenestro flamigata
Atestis nedubeble, ke ame amas ni.

Verlaine: Fifi


Vojrabisto, jen inda nom' de Eros,
Nokte iras li, vestojn de ni ŝiras.

Diophanes Myrinaios


Se, la spirito kaj pli, alta eduko estus komunaj trezoroj, la libero de la poeto ne havus barojn; li ĉiam povus paroli sincere kaj ne devus timi la puran Veron.

Goethe