Strangaj aferoj okazas al mi. Kiel la abonintoj de "La Nica Revuo" scias, mi estas simpla spicvendisto, kaj tial bezonas multe da papero por la kornetoj. Estas mia malnova kunulo Abraham Katz, la antikvaĵisto; kiu liveradas al mi tiucele fortempiĝajn gazetojn ktp, kiujn li akcesore brokantas tra la regiono: nenia profito estas tro malgranda! Hieraŭ do li eniris en la butikon kaj ĵetis sur la tablon polvokovritan paketon: "jen por vi, hebreo!", li diris kun sia kutima malfidinda afableco. "Nu, nu, paperaĵojn mi nun ne bezonas", mi protestis: "nur antaŭ du semajnoj vi liveris!" "Tio ĉi ne estas el la ordinara speco", li rebatis; "ili estas manskribitaj kajeroj, kaj, ĉar en ili la skribaĵo ne venadas ĝis la fino de la linioj, mi supozis, nu, ke temas pri unu el tiuj aferoj, kiujn vi legaĉas, atendante aŭ atendigante la klientojn!" "Poezion vi volas diri?" "Jes, io tia; sed vidu mem". "Atentu!" mi tuj intermetis: "rigardado aĉeti ne devigas!" "Ne timu, oĉjo: ilin mi simple donacas al vi!"
Kiel ajn suspektinda estis tia malavareco de lia flanko, mi ne Povis fari malpli, ol regali lin per iom da drin kaĵo. Post lia foriro, mi scivole malfermis la pakaĵeton, tuj ĉe la unua vido mi rekonis, ke tio ja estas versoj esperantaj versoj. Nu, mi pensis kun bonhumoro, ekzistas eĉ pli aĉaj aferoj, letero de la impostkolektisto, ekzemple; tedaĵo, probable, sed... hebreo alkutimiĝis, ĉu ne? Seniluzie mi komencis foliumi. Kaj tiam min frapis la surpriza, la absolute neverŝajna ŝanco de mia vivo. Sur tiuj flaviĝintaj paĝoj, ĉu mi ne legis bone konatajn versojn el la Sekretaj Sonetoj? Mankopio de malriĉa admiranto! mi admonis min mem, dum la koro fortege batis en mi; por kontrolo, mi kuris al mia malantaŭĉambro, ekkaptis la volumeton, komparadis la tekstojn. Nenia dubo: la faritaj forstrekoj, la enmetitaj Plibonigaĵoj, la marĝenaj referencoj tie kaj tie ĉio pruvis, ke mi tenas la senlime respektindan manuskripton de la bedaŭrata Peter Peneter_ Ebria de ĝojo, la ĝojo de la trezormalkovrinto, mi tuj atakis la duan kajeron: ne longan tempon mi bezonis, por tie rekoni la originalon de tiu Travestiita Muzo, per kiu la filo de P. Peneter volis sekvi la spurojn de la patro. Sed, nekredeble: post la 22 jam konataj (de la inicitoj!) sonetoj, jen aperis al miaj mirantaj okuloj alia nova, tute nova poemaro, preskaŭ prespreta, kun sia titolo zorge belskribita, kaj la subtitoloj kaj la notoj... Ĉe tia eltrovaĵo, ne povis esti eĉ minuto da hezito: en la plena posttagmezo mi heroe fermis la butikon, kaj enprofundiĝis en la manuskripto.
Post tralego de la kajero mi rimarkis, ke restas Plu tria: sur ĝi, de la sama mano, estis skribite Sekreta Antologio sendube la grandioza verko, kiun Peterido aludis en la antaŭparolo de sia unua broŝureto! Mi denove surmetis la okulvitrojn, kaj trafoliumis... Ho ve! mi devis baldaS konstati, ke ĉi tie ne temas pri elfinita verko: inter la jam tradukitaj poemoj plurloke soleca titolo atendis plu sian sekvaĵon: Hindujo... Arabujo... Germanujo... kaj mi ne povas kredi, ke la poeto vere limigis sin je tiu eta specimeno el la riĉa brita erotologio. Post interspaco de kelke dudek blankaj paĝoj aperis indikoj pri nova, tute alikaraktera verko: almenaŭ du fragmentoj, la Diptikoj kaj la Blazonoj, estis preskaŭ tutaj en sia definitiva stato partoj de pli vasta ensemblo, kiun probable jam skizis la poeto en sia kapo. Neniam eble, pli ol en ĉi tiuj lastaj verkoj, lia arto atingis tian Povon de sugesto, tian rafinitecon de formo. Oni povas nur melankolie revadi antaŭ tiuj pecoj de interrompita ĉefverko.
Evidente, io tre grava haltigis la kantiston en liaj ambiciaj entreprenoj. Konante la plej ordinaran fonton de la paper-aĉetoj de Katz, mi tuj divenis, kio poste pruviĝis vera: ankaŭ Georgo Peneter forpasis el tiu ĉi mondo, kies plezurojn li tiel arte ŝatis. Tia supozo klarigis la kuniĝon de tiuj manuskriptoj: heredinte de la patro tiun de la Sekretaj Sonetoj, li gardis ĝin inter la siaj propraj kaj nur la morto povis ilin ĵeti al fremdaj manoj...
Kion fari kun tiu riĉaĵo? La unua ekpenso estis ĵaluze konservi por mi mem tiun unikaĵon. Kaj tuj Satano sufloris al mi, ke ĝuste la karaktero de tiuj poemoj malpermesas ilin diskonigi: "Oni ne devas", li lerte insinuis, "ŝoki la purajn animojn! Se la senmalicaj ŝercoj de Henri Baupierre tiel vundis la delikatan haŭton de Heinrick Schoenstein (ke ambaŭ nomoj proksimume tradukiĝus per Belŝtono estas evidente pura koincido!), kion do farus tiuj ĉi bruligaj versoj!" La perspektivo tristigi tiom da senmakulaj Esperantistaj koroj momente tremigis min de teruro.
Sed baldaŭ sekvis pli kuraĝaj kaj pli noblaj pensoj. Mi ne rajtas, mi asertis al mi, humila butikisto, por eterne enkaĝigi tiajn rarajn birdojn! Mi ne rajtas rezervi al miaj solaj okuloj la ĝuon de tiei brilaj pentraĵoj, kiujn tiel zorge, tiel skrupule, tiel diligente elfaris ambaŭ Peneteroj. Mi ne rajtas senigi la tutan esperantistaron je tiaj ĉefverkoj la arde pasia amromano de la patro (kaj mi ne povis sen profunda emocio ekpensi, ke aludite ĉe la lastaj paĝoj jam koncipiĝis tiu, kiu inde daŭrigos la patran heredaĵon!), rakontita en ĉeno da sonetoj, fidelaj al la plej severaj postuloj de la itala arto, kun nur po kvar rimoj por 14 versoj, kaj eĉ al tiu kroma skrupulo de la franca poetiko, ke la viraj versoj regule alternas kun la inaj (evidenta simbolo, mi tuj rimarkigis al mi mem, kaj ĝis nun preteratentita!) la kapricaj am-aventuroj de la filo broditaj per orfadenoj sur la randaĵo de la verda kongrestapeto, spicitaj per la konfesoj de la virinetoj mem, kaj enkadrigitaj, kvazaŭ altara garnituro, inter tiuj parodioj kaj tiuj tradukaĵoj por ne paroli pri la eksterordinara diverseco de la ritmoj, kvazaŭ, rezigninte rivali kun la patro sur lia tereno, li estus serĉinta alian rimedon elmontri sian talenton: eĉ ĉe la sonetoj li elektis, verŝajne en tiu sama intenco, la pli liberajn formojn, finante ekzemple ĉiun Diptikon per tiu speco de 15-versa soneto, kiun la Italoj nomas "kun vosto"... Konscience ĉion tion mi ne rajtis kaŝi pli longe de la veraj amatoroj.
Pri la skandalo, kiun elvokus tia malkovrado, al mi venadis ankaŭ kelkaj duboj. "Ĉar, finfine", mi meditis, "tiu adoro de la ĉasteco estas ia nur kristana elpensaĵo! Mia gento, tute male, ĉiam rigardis la amon seksan kiel didevenan kaj morale laŭdindan! Ĉu ne nia Dio, la Eternulo mem, ordonis al ni `frukti kaj multiĝi'? Kaj, laŭ la eminente ĝusta komentario de la franca poeto Malherbe:
Sed 'frukti kaj multiĝi' en la lingvo de Dio Kio do estas, se ne, en homparolo, fiki? |
Arieh ben Guni