ARTEMIS

Ho Ĉasistin', vi flaris per larĝa naz-ensuĉo
l' akran odoron el la arbara jun-magio,
kaj bruske, kun vireca kaj virga energio,
vi ĵetas posten vian hararon: ek al buĉo!

La raŭkajn leopardojn per dolorriĉa muĝo
hurligas vi ĝisnokte en tuta Ortigio,
kaj salte kuras inter spasmanta mort-orgio
de l' krevigitaj hundoj sinkantaj sur herb-ruĝo.

Eĉ pli, Dino, plaĉas la skrapo de la dorno
al vi kaj vundoj de la ungego aŭ de l' korno,
se jam la fero venĝis pro viaj gloraj brakoj;

ĉar via koro volas ĝuadi la plezuron,
miksi dum viaj ludoj la senmortan purpuron
kun hide nigra sango de l' masakritaj drakoj.

MISARTE

La cigaredo velkis, Mastrin', sur via lipo,
ĉar vin ekkaptis l' akra odor' de l' ammagio;
kaj bruske, kun vireca, malvirta energio,
vi suprenfaldas viajn manikojn: ek al vipo!

La junajn servistinojn je ĉia vest-ekipo
vi tuj nudigas laŭ la intima liturgio;
kaj jam vi dancas inter la belvida orgio
de l' pugoj svingiĝantaj sub la subtila stipo.

Plaĉas al vi la siblo, la hipokritaj veoj,
la roza emocio de spasmantaj gluteoj
kaj la parfum' ŝvebanta en tiuj lud-alarmoj;

ĉar vian ŝveran piĉon freŝigos la plezuro,
nur kiam fine gutos, kiel nupta purpuro,
ruĝetaj perloj supre de la skurĝataj ĉarmoj!