ĈELE

I

Ha, jen la voĉo de l' amato! De mi
estu, por via flar' kaj palp', ha, nardo
kaj mirho nur, kaj, kiel sub ponardo,
senpacienca sopirego ĝemi!

La bruston devas mi dumane premi,
dolore ĝin ŝveligas etern-ardo.
Se Dipatrin' mem al Sankta Bernardo
oferis sian lakton, kial ne mi...?

Mian ĥitonon malagrafi helpu!
En la ĝarden' ŝlosita, fonto pura,
put' sigelita vin atendas: ĉerpu!

Safire inkrustita korp' ebura,
sur mia sino refariĝu beba,
ke lulu mi la semon de Bat-Ŝeba!

   

II

Lakte lavitaj du kolomboj, nun do
jen mia brust' al viaj suĉoj preta,
jen mia cic' al via buŝo streta,
jen tuta mi en brula am-inundo!

Ho mi mamnutru vin, eĉ dum sekundo,
ho eta mia reĝo nazareta!
Sed ki' konfuzas min? Rivel' sekreta
penetras mian ventron, kvazaŭ vundo...

Ekkreskas por mi la mirakla sproso!
En dia danc' svingiĝas jam femuroj
miaj, la buklojn ŝmiras nokta roso!

En la oreloj tondras benmurmuroj,
blindigas min purpur' kaj diamanto,
de mia mem' eksplodas ĉiuj muroj

en la ekstaz'... Ho, mia Di-amanto!