ĈEVALVIROJ KAJ HERKULO

La nupta svarm' sin ĵetis al festaj tabl-okupoj:
centaŭroj, batalantoj ebriaj, ardaj, belaj;
miksiĝis karn' heroa, en torĉo-briloj helaj,
al la ardruĝaj feloj de l' filoj de la Nuboj.

Ridoj, tumulto... Krio!... Sub la purpur' en ruboj
l' Edzin' malhonorata sur nigra brust' anhela
baraktas; bronzoj tintas de hufbatad' martela;
la tablo renversiĝas inter kirliĝaj grupoj.

Sed vir', ĉe kiu nanas grandulo plej impona,
sin levas. Sur la verto faltiĝas naz' leona
inter la stariĝantaj orharoj. Jen Herkulo.

Kaj jam de unu fino de la festa ĉambrego
ĝis fin' alia, tiu blekanta monstra grego
bridiĝas de l' kolera teruro de l' okulo.

KAVALERIANOJ KAJ FROKULO

Dragonoj kaj husaroj, al festaj sof-okupoj
la nupta svarm' sin ĵetis, ebria, arda, bela,
kaj jam, heroa karno, ĉe l' rufa bril' kandela,
sub la knabinaj fingroj nudiĝas la ŝvelbuboj.

Ridoj, suspiroj... Krio! Sur la velur' en ruboj
l' edzinoj ununoktaj kun blanka brust' anhela
la taskon interrompas ĉe la vidaĵ' fabela,
kaj tabloj renversiĝas de kirliĝantaj jupoj.

Ĉar vir', ĉe kiu nanas rajdisto piej impona,
sin levis. El la froko kuspita, glor' kolona
ekstaras en vilvepro: vere monaĥ-herkulo!

Kaj jam de unu fino de la festa ĉambrego
ĝis fin' alia, tuta ĵaluza ina grego
algapas la masivon de la Unuokulo!