DEDIĈO

tria Virginis ora

Ho lindaj heroinoj, min la milforma bildo
de viaj amoj gardis kontraŭ enu' kaj tristoj,
la lum' de viaj beloj protektis je la gildo
de l' pastroj de funebro, de l' nigraj doloristoj,

via gracio ŝirmis kvazaŭ magia ŝildo:
tial en Venustemplo por edif' de turistoj
ĉirkaŭe de l' altaro kun sperto kaj manmildo
mi ĉizis viaglore frison da oaristoj.

Ha, nur valoru al mi la ben' de Apolon', ke
ĉi pian monumenton atencu ĉiam vane
la lango de l' zoiloj kaj dento de l' foinoj!

Jes, mia verk' la morton evitos tiel longe,
dum al tenera tento malfermos sin novame
via triobla floro, ho lindaj heroinoj!