DEKOBLA LOGO

(POR MATURA AĜO)

1  Unun via kor' adoru
sed se du-tri, des pli bone.
 
2  Dian nomon vi ignoru,
krom en ampromes' fripone.
 
3    Tagoj ses al am' sufiĉu,
sepan gardu memdediĉe.

4  Paĉje-panje kacu-piĉu:
longa viv' tiukondiĉe.

5  Morton indas, ne forgesu,
kiu ĉastas hipokrite.

6  Malĉastadi do ne ĉesu
ne nur korpe, sed spirite.

7  Ĝuon ne propraĵo faru,
sed dividu ĝin senlace.

8  Falsajn ĵurojn ne avaru:
am' mensogi licas grace.

9  Karnan devon vi praktiku
ja senlime, sed senbeba.

10  Fremdan edzineton fiku,
al najbaro helpi streba.