DIVANE

I

De ŝia linda man' la kvin fingretoj
diskutis inter si, kiu ei ili
plej fajne la volupton muelili
scias por la Zeŭseto de l' ingrotoj.

................................... spingratoj
......................................... pistili
......................................... distili
.................................. sving-ritoj

Ĉiu pretendis sin de Afrodita
la preferato kaj la plej dotita,
por fari la infanon vere futa,

kiam, metante finon al perplekso,
la Kac' per korelverŝo senrefuta
proklamis la majstrecon de l' Polekso.

II

La Lang', la Fingro Meza kaj l' Alia
kverelis foj' pri sia karesriĉo
kaj fine vokis al reĝino Piĉo,
kiu disjuĝis kun saĝec' biblia:

"La Lang' — ŝi diris — estas bon' sen plia,
kiam ĝi pinta tiklas klitoreton,
aŭ larĝa la amoran minareton
envolvas, kiel reto rozfolia!

La Fingro ĉefas, dum ĝi leĝertakta
karestrezoron ĉie, ĉiel serĉas,
ĝis la kaŝitajn fontojn ĝi elsorĉas!

Sed Ĝi, ho Ĝi, la longa, la kompakta,
la dura Bub' — al Ĝi l' unua rango,
ĉar nur Ĝi scias post ekstaza tango

min ebriigi per koktelo lakta!"