EL ĈINUJO

1

Por senfine en la domo, kiu vin elektis, resti,
devos vi ĉe l' noktaj luktoj, per malfermoj kaj per fermoj
defendante vin, nek timon nek laciĝon eĉ atesti,
ĝis la freŝa blov' aŭrora hele glitos tra l' kurteno,
ĝis la luno lasos lokon al la stelo de l' mateno.

Pri l' brodaĵ' de l' kapkuseno vi ja kredis havi konon
ekde l' infaneco, kiam, nudaj kiel silkovermoj,
sub kovriloj via mano taŭzis mem sian kokonon.
Sed alvenos hor' mezuri ne plu cole jam, sed fute
ha! kaj tiam, miaj etaj, ha! kaj tiam... Sed nun, mute!

LI IU (17 jc.)

2

Sed kies ĉi mallongaj haroj, rande
de l' lit', kiu jam sentos mian vibron?
Ĉu bakalaŭro tien ĵetis vin
sidanta, por vin legi kiel libron?

ĈJEN IN (18 jc.)

3

Miaj lascivaj manoj iris, iris
      en venkaj sondoj
tra la superabunda pitoresko
      de l' neĝaj montoj...
Ridante, ŝi mian manikon kaptis
      naivmiene
kaj premis ĝin inter femuroj ŝiaj
      karcerotene!

     CJEN LIANG-ĈO (17 jc.)

4

Li gvatas ŝin, ŝi gvatas lin,
dum la branĉet' de balzamin'
sekretas sin en hejman kaĝon
inter la faldoj de l' negliĝo.

Neni' pli havas da util'
ol tiu ronda ventumil',
por kaŝi al si la vizaĝon,
kiam mezvoje al rosiĝo...

     FANG CENG-SIANG (20 jc.)