EL ROMO

ELEGIO

Ŝi do ne estis bela, ŝi do ne estis eleganta,
      kaj ŝin mi ne sufiĉe do estis peteganta!
Ŝin tamen mi tenadis, sed ve! inerta, sen profito:
      mi kuŝis, pigra pezo kaj honto por la lito!
Malgraŭ deziro mia, kiun ŝi volis mem instigi,
      ne povis mia membro velkanta nin ĝuigi.
Vane ŝi mian kolon katenis per eburaj brakoj
      pli blankaj ol la neĝo sur montoj de la Trakoj,
donadis al mi kisojn, kie sin plektis niaj langoj,
      lerte femuron ŝovis sub miaj du sidvangoj,
susuris mil karesajn nomojn, min nomis ŝia mastro,
      aldiris ĉiujn flustrojn ekcitajn de malĉasto,
vanege! Miaj membroj, kvazaŭ glaciaj de veneno,
      senviglaj min perfidis en tia entrepreno!
Ha, kia por mi estos, se mi ĝin vidos, la maljuno,
      ke nun jam mi rezignas pri tia devplenumo!
Honton al mia aĝo! En verda jun' ne povis do mi
      al la amata pruvojn pri ĉi verdeco doni!
Tia ŝi ellitiĝis, kiel Vestal' en rita stato,
      kiel fratino, kiun respektas kara frato.
Tamen du fojojn Ĥliden, tri fojojn blondan Pithon, plue
      tri fojojn Liban mi ja posedis kontinue;
eĉ en mallonga nokto, je l' petoj de Korina, ĝoje
      — mi ĝin memoras! — mi ja eltenis ĝis naŭfoje!...
Kaj tamen mi sekrete preparis ĝuojn senkomparajn,
elpensis amkombinojn kaj pozojn la plej rarajn;
sed miaj membroj turpe, kvazaŭ kadavr' en tombripozo,
      restis pli mole velkaj ol hieraŭa rozo.
Kaj nun, ili reviglas en fanfaron' sen aktualo,
      nun ili repostulas pri tasko kaj batalo.
Prefere, ha! vin kaŝu, vi la plej honta el la fiaj!
      mi lasis jam min kapti de falspromesoj viaj.
La mastron vi perfidis — mi, surprizite sen armiloj,
      pro vi suferis grandan domaĝon kun humiloj!
Kaj tio, kiam degnis mia knabin' spontane
      karese ĝin ektuŝi kaj inviteti mane!
Sed ĉar nenia lerto ĝin refirmigis nek konvinkis,
      kaj, sin mem forgesante, ĝi plu denove sinkis,
"Kial min moki? Kio — ŝi diris — puŝis vin, ho fola!
      sur mian liton montri membraĉon vake mola?
Aŭ vin impotentigis ia envulta amuleto,
      aŭ ĵuse vin elĉerpis alia virineto!"
Sen pli, ŝi tuj desaltis, dum la ĉemizo ŝin rivelis,
      (ĉi tiu nudpieda forkuro ne malbelis!)
kaj, por ke la sklavinoj ne informiĝu pri l' fiasko,
      ŝi kaŝis la ofendon per sinlavada masko.

OVIDIO (Amoroj, III, 7)