Kiam la amdeziro disigas ŝiajn krurojn kaj ŝia brako gvidas al ŝia buŝ' altira, siajn antaŭe helajn kaj hontemajn okulojn en ard' nerekonebla malkaŝas nun Elvira. Dum iam ili mole sur la rozoj negliĝis kaj serĉis ian stelon tra l' foliara dormo, rigard' ilia stranga subite jam fariĝis pli sombra ol la nokto, pli nigra ol la ŝtormo. Tutan Elviran amo plenigas per belriĉo; pli varma spir' ŝveligas la bruston marmorduran, kaj plu ŝia vizaĝo petegas kun feliĉo tro longan karesadon kaj raviĝon plezuran. Vane do ŝi laŭlonge de l' gambo facilmova alŝovis sur la haŭto tre strikte ŝtrumpon silkan, kaj tiun ĉi matenon kun zorgo ĉiam nova ornamis sian korpon gracian kaj fortikan. La robo, la subjupo, la tolaĵo, la laĉo, la buk' ne povis ŝirmi ŝian junecon floran je ĉi subtila fajro, kiu, sekreta plaĉo, starigas ŝin provokan kaj sternas ŝin langvoran. Elvira! do necesis, sen ia singardemo, ke tage, tra la urbo vin observanta ruze, malgraŭ la tim' vi venu obei al la tremo, kiu en via karno incitis vin konfuze. Necesis lasi fine de via korp' defali korseton longobartan kaj la suplan ĉemizon, kaj al malpure ardaj okuloj senvuali la viajn, ĝuadante voluptan paralizon. Ĉar sub la kruda jugo de l' amo-suvereno vi ne plu estas tiu Elvira infankora, kiu naive ridis al rozoj de l' ĝardeno kaj serĉis stelon sur la ĉiel' sopirkolora. Nun la dezir' disigas viajn genuojn flore; sed post la kvietiĝo kaj revestado tuta, ĉu tiam, foririnte, repensos vi memore pri la mistera horo, kiam vi estis nuda? Ne! En ĝardeno, milda al via laca paŝo, kie la foliaro tralasas stelviziton, vi estos re l' Elvira kun ĉasta okulkaŝo, al kiu evitigas forges' la hipokriton. |