EPILOGO en formo de BALADO
ekskuze, sed ne palinodie

Tre eble multaj ekprotestas,
ke mi, kantante en negliĝo
la amon, ĝin ne sole festas,
sed ofte traktas sen prestiĝo.
Nu, en la ame arda niĉo
altaro ŝajnas la matraco
kaj sankta ŝajnas korpdediĉo,
sed — ne indignu pro l' grimaco.

Titan' Libido en ni nestas,
nin trenas kun si al vertiĝo,
tiranas kaj malice estras,
nin volas jugi sen kondiĉo.
Se kontraŭ plena subordiĝo
mi ekribelas kun aŭdaco
foje per moka eltordiĝo,
do — ne indignu pro l' grimaco.

Nur eta venĝo tio estas
kontraŭ la povo de l' Fetiĉo.
Kvankam — ni tute vane krestas,
ja nin ĝi kun triumfa kriĉo
kaj ne sciante pri l' sufiĉo
devigas je kapitulaco.
Tio — ne estas malfeliĉo,
sed ne indignu pro l' grimaco.

DEDIĈO

Princo Kaco, Princino Piĉo,
ni ĝoje servas vin ĝis laco,
kaj dankas vin pro l' plezur-riĉo,
sed — ne indignu pro l' grimaco.