FERMATURO

Ούκ αίσχρόν δέ ήμίv έπ' ώφελεία τώv
άκουόvτωοv τά κυητικά όvομάξειv όργαvα ώv
ούκ έπησχύvθη τήv δημιουργίαv ό Θεός.

Benata estu, ho Dio! ke Vi kreis la homon por amĝu'
kaj faris ilin viro kaj ino, mistere duopa unu'!

Ilian belan ostaron Vi vestis inde per karno
mole elasta kaj plena je forto kaj varmo.

Kaj ĝin Vi pluigis per pli intima mild', mukozoj
nervoriĉaj kaj sensivaj kaj ĉiam brilaj de rosoj.

Kaj por ŝati kaj gustumi tiujn vivajn ornamojn,
Vi donis al la teridoj lipojn, langon kaj manojn,

kaj el moviĝantaj buŝoj Vi elmiraklis la kison,
malfermante al amantoj jam nun Vian paradizon,

ke de l' homa korp' estu siavice ĉiu pec'
kaj palpata kaj lekata kaj suĉata laŭ sia spec'!

Flate, preme, morde, sonde, ĝissufoke,
Vi volis, ke ili strebu ensorbi sin reciproke,

kaj la membroj algluiĝu en arde katenaj fleksoj
kaj trans la kunfandiĝon pelu ilin la seksoj.

Laŭdata estu do, Sinjor'! pro nia fratineto Klitora,
kiu kaŝludas en ombro kun rideto pudora.

Laŭdata estu, Sinjor'! pro nia fratino Piĉo,
la profunda, la humida, la strikta, la mirha niĉo.

Laŭdata estu, Sinjor'! pro nia frato Kaco
kun sia duro kaj ĉuro kaj sia senlaca aŭdaco.

Laŭdata estu, Sinjor'! pro niaj fratoj Kojonoj,
noble pendantaj sub la pez' de semmilionoj.

Sed super ĉio estu Vi laŭdata, ho Plejalta!
ĉar fikadon vi faris tiel superhome ekzalta,

ke en ĉi mistika mikso abismiĝas nia anim',
por ebrie disflui kaj drivi al Via senlim'!