FUĜO DE CENTAŬROJ
 

Ebria de ribelo kaj murdo, l' eskadrono
fuĝis al monto kruta, al ŝirma grotsekreto,
de tim' ĵetite, sentis la morton jam en preto
kaj flaris en la nokto odoron de leono;

kuris tra veproj, fendoj, torentoj, rokoŝtono,
lacerton; hidron hufis en nebridebla treto
kaj sur ĉiel' altiĝis jam fore la silueto
de Ossa, de Olimpo kaj nigra Peliono.

Jen, unu forkuranto de l' kruda hordo haltas,
kun bruska baŭm' sin turnas, rigardas kaj eksaltas,
per sola sving' sin kroĉas al frata grego trema,

vidinte, ke de l' Luno blindige, plene brula
longiĝas jam post ili, fortimigil' ekstrema,
la hororaĵ' giganta de ombro la Herkula.

PROMENO DE SENSFRAŬLINOJ

Ebria de karesoj kaj mordoj, l' eskadrono,
fuĝinte el Montmartra l' intima kabareto
kaj laca ĉiam sidi en la ĉemiza preto,
ekflaras ĉe l' Bulvardoj l' odoron de "ĉifono",

algapas jen al pelto, jen al juvela ŝtono,
trotas kiel gazeloj en nebridebla treto
kaj sur ĉiel' altiĝas jam fore la silueto
de l' nigra Obelisko kaj de l' Vendom-kolono.

Sed tiam la plej juna de l' ama hordo haltas,
kun bruska bat' en koro rigardas kaj eksaltas,
al la fratin' sin kroĉas per brako mole trema:

ĉar, viva ĉe l' memoro de ŝia piĉo brula,
al ŝi ankoraŭ ŝajnas longiĝi, log' ekstrema,
la aspergil' giganta de tiu Frat' herkula!