GLOSOJ

Asterisko (*) montras, ke la vorto enestas en la Suplemento de la Plena Vortaro, kaj la signo z la zamenhofecon. La vortoj de la Komplementaj klarigoj, kaj sekv., ne estas ĉi tie ripetitaj.

alensonoz Franca punto.
anfrakto Neregulforma kavaĵo.
apreci Kompetente taksi artvaloron.
basa*Malalta.
bei Ŝafbleki.
bebo* Infaneto.
bikino Mallarĝa mamzono kaj eteta kalsoneto, por la sun- aŭ marbanoj.
bruska Senpacience aŭ neatendite abrupta.
bugri Anuskoiti.
bukceno*Spirala konko, uzita kiel trumpeto.
burso Saketo, pendanta de la zono.
cipo Kolono izola, uzita kiel memorsigno, altaro ks.
degni Bonvoli fari ion, el nura afableco.
delico Delikata, intensa plezuro.
dura*Malmola.
enorma*Supermezure granda.
envulti*Malsanigi aŭ mortigi per magiaj procedoj.
erekti*
   (pp organo)
Disetendi kaj rigidigi.
eskvizita Rave delikata.
fajna*Distinginda pro la kvalito aŭ pureco de sia substanco.
febla*Malforta.
fermaturo Muzika peco, finanta koncerton.
fokstroto Danco en modo ĉ 1920.
fola Frenezeta.
fraŭdi* Trompoŝteli, misuzante konfidon.
frida* Malvarma.
froko Robo de monaĥo.
frondo* Foliriĉa branĉo.
gadmeso Artefarita kaco.
gazono* Herbotapiŝo.
gejŝo* Eleganta plezurdonantino, en japanujo.
getao* Japana lignoŝuo.
gvati* Ŝtelume observi.
hanti Fantome obsedi.
hida Tremige malbela.
hororo* Harstariga teruro.
husumo Japana ŝovebla vando.
ĥitonoz Antikva tuniko.
insinui. Milde, preskaŭ nerimarkate enŝovi.
intumeski
   (pp organo)
Ekŝveli.
irizi* Nuanci per ĉielarkaj koloroj.
jubili* Religie ĝojkrii.
karneolo Gemo ruĝeta.
komplico* Helpanto en neleĝa faro.
koktelo* Brandmiksaĵo.
kriĉi* Akcipitre krii.
kurta* Mallonga.
kvadrigoz* Kvarĉevala jungaĵo.
lanta* Malrapida.
leĝera* Malpeza.
liki* Tralasi gutetojn.
linda Okulplaĉa pro ia neordinara delikateco aŭ viveco; beleta.
loza Malstrikta, malstreĉita.
makuro Japana kapapogilo el ligno aŭ porcelano.
mango* Karnoriĉa ekzotika frukto.
midzi Kacosuĉi.
nardoz*Antikva parfuma substanco.
negi Diri ne.
oaristo Intima konversacio.
olda* Maljuna.
omego* Greka litero, en formo de duobla o (w).
ondino Akva feino.
pado* Vojeto por piedirantoj.
palinodio Poemo kontraŭdiranta antaŭan alian poemon de la sama aŭtoro.
paseo* Pasintaĵo.
paŭti* Malbonhumore grimaceti.
pederasto Homo inklina al amoro de junaj knaboj.
pigra* Mallaborema.
pimpa* Dezirekscite eleganta.
plonĝi* Sin ĵeti en akvon, por naĝi.
polmo* Mankavo, manplato.
povra* Kompatinda.
predi* Rabakiri.
primico* Unuaaĵo kiel oferdono.
prodigi* Malavare disdoni.
riveli* Revelacii.
rufa* Ruĝe flava.
sensitivo Sentema mimozo.
sinki* Malrapide malsupreniri aŭ fali.
sinui Serpentumi, zigzagiri.
sombra Malluma, malhela.
spekti* Rigardi kaj aŭskulti (spektaklon).
sproso* Verda branĉoĝermo.
spuro* Postsigno.
streta Mallarĝa:
stringi* Ĉirkaŭpremegi malvaste.
sturmi* Kurataki.
superba Majeste bela.
supla* Malrigida
svaga Malpreciza.
ŝorbeto* Glacia franda trinkaĵo.
tantaliga Similiganta al Tantalo, ĉar prezentanta turmente neatingeblan regalon.
tarda* Malfrua.
tenera* Milda, amema, kormola.
tepida* Malvarmeta, duonvarma.
trampo* Vagulo, ĉifona kaj malriĉa.
turpa* Malbela.
vasko Fontana konkego.
virulenta Prezentanta maksiman disvolviĝon de mikrobo aŭ viruso.
vori Formanĝi avide.
zoilo Malica enviema kritikanto.