EL EGIPTUJO

KANTOJ EL LA RIVERBORDO

1

Mia dio frata, mi vin akompanas,
ĉarme estas iri kun vi al Rivero;
mi konsentas ĉion al via tenero:
antaŭ vi mi paŝas, antaŭ vi min banas,

lasas vidi korpon de freŝa fajenco
tra tuniko el plej fajna reĝa lino,
plenan de l' aromoj de la virgulino,
nupte saturitan de parfum-esenco.

En la akvon vin renkonti mi alvenas,
kaj eliras kuntenante fiŝon ruĝan:
mian sinon ĝi aspiras molrifuĝan,
inter miaj fingroj ĝi feliĉe svenas.

      Dio, frato, plejamato,
      venu, venu kaj min prenu!

2

Se nur mi estus lia negrino,
kiu ĉe liaj piedoj sklavas!
Sen fin' humidus mia vagino,
dum lian tutan korpon mi lavas...

3

Ĉu vi leviĝas, ĉar malsata?
Ĉu vi foriras pro soif'?
Jen mia brusto plenparada,
jen mia rosabunda kliv'!

4

Kiel bela estas jena horo!
Ha, ĝi povu daŭri, eterniĝi!
Ĉar de kiam venis vi sterniĝi,
min sanktigas via mandragoro!

(Papiruso Harris, 500)     
(Ostraca en la Kairo-muzeo, n-roj 25-218 kaj sekv.)