KONFESEJE

I

... Mi pekis, Patro, pekon abomenan.
Rui, mia kuz', kiun ĉielinflue
forĵetis mi, hieraŭ jam malfrue
atencis mian pacon ĉekamenan.

Min, kiu gardis puron plej ermenan,
je l' brak' li kaptis mute, kolerskue,
ĉe sia seĝo ĵetis surgenue,
malkaŝis sian honton abdomenan,

per pugno akra inter miaj haroj
malsupren mian kapon krude puŝis,
ĝis lian karnon miaj lipoj tuŝis.

Kaj tiam mi, lilio de l' altaroj,
kvazaŭ subite min ekloĝus aroj
da demoninoj — jes, mi ĝin enbuŝis!
   

II

Mallum' de l' homa kor'! Kial mi cedis
al varma, vibra kaj velura froto
de tiu postulema ĉi despoto,
kvankam en mi la intelekto sedis?

Sent' patrineca iel min invadis,
kiel se bebo krias al dorloto...
Mi plu revivas, kvazaŭ en hipnoto,
la tenton; kiu tiam min persvadis.

jen — kiel frukt' en ĝuon elfandiĝas
en buŝ', kie pereas ĝia formo —
ĝi sub la lang' ankoraŭ pli grandiĝas,

plenigas mian gorĝon ĝis enormo
kaj tuj eksplodas en brulanta ŝtormo,
kiu sufokas same kaj frandiĝas...

Inferon, mia Patro, mi randiĝas!