KONFIDENCE

... saltojn de l'satiruso imitos Alfesibojo
VERGIILIO

Post la eterne bedaŭrinda malapero de mia patro Peter Peneter en la ombrojn de la dua mondmilito, mi ne povis rifuzi la devon relevi la falintan torĉon kaj pluiri la vojon trabatitan de la senmorta poeto de la Sekretaj Sonetoj, Jen do mia unua provo. Se la kleraj amatoroj honoros ĝin per efika gesto (kaj mi ne pensas, pri kio vi pensas, ke mi pensas!), pli fundamenta laboro proponiĝos al mia bona intenco, nome la tradukado de internacia Sekreta Antologio. Nobla espero, kiun favoru la Dioj, kaj el ili la plej beninda: la belpuga Afrodita!

G. P. P.

*

N. B. — Iom cinike mi konfesas, ke mi malzorgis peti de la altestimataj poetoj K. KALOCSAY kaj G. WARINGHIEN la permeson pri represado de iliaj tradukoj. Mi konsolas min per la penso, ke tiun permeson ili estus devintaj rifuzi. Kaj tamen, ĉu ne?