1

«La leçon d'amour dans un parc»

Ĉu mi decajn laŭrojn scios al vi plekti,
Ruĝa Ĉap' kun via rido kaj florkorbo!
kiu senafekte volis min akcepti
gast' iam de via delikata korpo?

Dum pupiloj viaj en atendo lumis,
Elza! sub la robo jam mia frandemo
vian intimecon plaĉan ekgustumis...
Ho mister' de via nigra krizantemo!

Miaj fingroj, ĉirkaŭ tiu flor' unika,
miris la kareson de l' kalika pluŝo,
ĝis vi, Liza! lasis kun naiv' amika,
ke l' petalojn mole modlu milda tuŝo.

Glatajn kaj humidajn roso ilin lavis,
kaj la admiranton pian, ho Lizbeta!
de faldriĉa via korolvazo ravis
ĝia nedireble freŝa pur' ŝorbeta.

Sed por ke plejiĝu ĉi plezuroj niaj,
dum mi singardema novan vojon provis,
laŭ graciaj ondoj lante harmoniaj
via juna ventro, Zabet! sin ekmovis.

Ĉe la Trianonoj svage anĝelusis,
rozoj bonodoris je l' krepusko varma,
kaj animon mian senfine konfuzis
tiu ĉi konfido muta, longa, ĉarma...

Parizo, 1932