2

«Inga ögon väntar mig»

Venu ĉi tien. Fine! Iom da
libero! Mia edz' prezidas la
kunvenon de l' Kristana Ligo. Por
ankoraŭ, eble, pli ol unu hor'...
Ĉu mi malvarmas? Ne. Sed plaĉas ja
la varmo de l' apudo via — kaj de l' kor',
se vera, estas tiu flatbabilo,
kiun vi flustris al mi dum la balo...
Ĉu ne mirindaj, tiu luna klaro
kaj la murmuro de la fora maro
kaj la parfum' de l' rozoj?... Viaj fingroj
restu kvietaj — aŭ, atent' al pingloj!
Kviete! Estas ĉiam virpostul' tro
nepura... Mia kap' sur via ŝultro,
ĉu do pli bela rev'?... Unu, du, tri
falsteloj! Nombru kaj deziru! — Kison?
Ho ne, ho ne! Vi do ne pensas pri
la peko? — Ne, nenian kompromison!
Vane vi montros vin subtilparola.
Amike, nur amike . . , Kial premi
min tiel strikte... tiel longe... tiel...
Nu, ĉu kontenta? Vi ĝin rabis de mi —
sed se vi volos plu, foriros ni el
ĉi tiu bosko!... Ĉu sufiĉe?... Fola,
petola knabo!... Mian langon? Kiel?
Sed tia kis' ne estas laŭ bontono
ĉe ni... Jen falas nova stel'!... Ne ĉifu
mian korsaĵon: estas prembutono
ĉi tie... Kien celas nun la mano?
Ĉu ĉiujn miajn fontojn vi soifu?
Ha... Mia, eta mia suĉinfano!...

Stokholmo, 1934