3

«Il Fuoco»

En alta Anacapri ĉe l' Tiberi-palaco
estas, inter ruinoj kaj rok', ia angul',
kie la sun' ripozas, kaj vidas hom' sen laco
ĉielon bluan ridi al blua marspegul'.

Clara, Celia, miaj amindaj amikinoj!
Tie ĉe freŝa fonto gardata de cipres'
vi lasis viajn belojn oriĝi sen bikinoj,
kuŝante flank' ĉe flanko sub la luma kares'.

Karminaj papilioj flirtantaj ne malvigle,
de l' bruna al la blonda flugadis kisoj plu,
la fingroj malfruiĝis ĉe la mampintoj tikle,
kaj la piedojn sveltajn elstreĉis nerva ĝu'.

Agacis vian haŭton silkece la zefiro,
vin fajre penetradis la spiro de Natur',
tiel ke senhezite, ĉe mia ekdeziro,
vi min akceptis tria en l' alta aventur'.

Ne volis mi disigi tiajn fratinajn ardojn
kaj zorgis, dum mi rave per adoranta buŝ'
elvokis la feliĉon de unu, ke la faldojn
tenerajn de l' alia disvolvu mia tuŝ'.

Florantajn mi vin plektis en girlanda brakumo,
garbo da sunaj korpoj sternita sur gazon'!
kaj en ŝaŭmantan ĝojon fandiĝis nia kuno,
sur brusto de Venusa spasme ondanta zon'...

Foriĝis tiuj tagoj, sed mi ja vin revidas,
kiujn spegulas nudaj memor' en sia glac',
ho Clara, ho Celia! — kaj ĉiam plu vin gvidas
al alta Anacapri ĉe l' Tiberi-palac'...

Napolo, 1935