4

źDie Frau ohne Schatten╗

Kion! Mi estis via, kaj donis al vi tige
      la florojn de mia vivo
kaj mian koron, kiel tuŝtima sensitivo,
      kaj ĉion el mi, prodige.

Mi lasis vian buŝon al mia buŝ' premiĝi,
      kaj vian brakumon firman
devigi mian korpon, jam kontraŭ vi senŝirman,
      konsenti kaj malfermiĝi.

Mi lasis, mem de l' laĉo, de l' nodo kaj de l' buko
      ĵetante al vent' la trudon,
viajn okulojn longe devori mian nudon
      senombran de pland' al nuko.

Vi povis ripozigi sur miaj junaj mamoj
      la varmon de via vango,
kaj mian puran ventron sub la kareslavango
      elveki al novaj amoj.

Vi aŭdis min konfuzan, plendantan, agonian,
      petegi de vi posedon,
vi aŭdis miajn ĝemojn kaj la senhontan pledon
      pluigi plezuron mian.

Mi estis la sklavino, kiun nek preĝ' nek armo
      defendis de via sorĉo,
kaj stampis min la brulo de via dura torĉo
      profunde en viva karno.

Kaj nun, vi povus cedi al iaj vantaj tentoj,
      de mia brakpremo disi,
kaj ridi al alia, kaj kapti ŝin, kaj kisi
      la ridon sur ŝiaj dentoj?

Vi povus min forgesi, kaj de alia formo la
      belon ankor' avidi,
malvesti ŝian bruston, kaj je l' vesper' dividi la
      liton de ŝia dormo?

Ho ne! Ĉar ĝis la mezo de l' ĝojo, ĝis la fundo
      de l' ĝu', tra silent' kaj laŭto,
vin senpardone hantus l' odor' de mia haŭto,
la gusto de mia vundo!

Vieno, 1936