5

«Aaron's Rod»

      Blonda, bela,
      neribela
      Anabela!
Jen ekmemoras mi, kun la mistero de l' infan',
      viajn grizajn,
      verd-irisajn,
      virtsurprizajn
okulojn de pudor' sub la palpebra diafan'.

      Via buŝo,
      je l' ektuŝo,
      per mempuŝo
donacis tute jam sian molecon de velur',
      kaj naiva,
      june viva,
      freŝsaliva
langeto via tuj petolis sur la lipmodlur',

      dum, regalo
      sen egalo,
      sub perkalo
de l' plaĉe pufa bluz' sin streĉis dure cicoj du,
      kiujn,lante
      ŝancelante,
      sur galante
gladita mia jak' reveme vi karesis plu.

      Sed, ho ĉasta!
      kiso drasta,
      brust' elasta —
neniu via ĉarm' valoris la lertecon, per
      kiu via
      man' envia
      sendevia
al la kaŝita bird' avide plonĝis por kaper'!

Londono, 1938